Ĉatisgaro
Ĉhatisgaro aŭ Ĉatisgaro estas gubernio en centra Barato. Oni starigis ĝin la 1an de novembro 2000 el la 16 distriktoj de sudorienta Madhja-Pradeŝo en kiuj oni parolas la ĉhatisgaran lingvon.
Rajpuro estas ĝia ĉefurbo.
Klimato
En Ĉatisgaro tropika klimato regas kun influo de musono. La someroj (inter aprilo-junio) estas varmaj, ofte kun preskaŭ 40 ° C-ojn. Poste musono alvenas. Jare pluvas po pli ol 1000 mm. Vintro daŭras inter novembro-januaro, tiam estas agrabla temperaturo kaj neniam frostas.