Ĉiama Komitato de Politika Buroo de Komunista Partio de Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiama Komitato de Politika Buroo de Komunista Partio de Ĉinio
politika organizaĵo • ŝtatnivela institucio de Ĉinio
Komenco 1949 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Pekino
Ĉefestro(j) Xi Jinping vd
vdr

La Konstanta Komitato de la Politburoo estas plenuma komitato, kiu administras la ĉiutagajn aferojn de la Komunista Partio de Ĉinio, kiam la Politburoo de la Partio ne estas en sesio. Kvankam la komitato ne estas formale la registaro de Ĉinio, praktike ĝi estas la plej alta politika organo de Ĉinio kaj gvidaj ĉinaj politikistoj estas atenditaj esti membroj de la komitato.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu havas 205 membrojn, nomumas la plenuman organon de la Partio la Politburoo, kiu konsistas el 25 membroj. La politburoo ne estas konstante kunvenigita por efektivigi decidojn. Anstataŭe agas la Konstanta Komitato de la Politburoo, kiu ekde 2012 havas nur sep membrojn kaj estas la plej influa politika organo de la Ĉina Popola Respubliko [1].

Ĉinio havas du paralelajn administrajn strukturojn: la civila administrado de la lando kaj la Komunista Partio. La Ŝtata Konsilio estas la plej alta plenuma korpo en la civila strukturo. La politburoo estas la plej alta administra organo en la administrado de la Komunista Partio de Ĉinio. La kialo de konstruado de ĉi tiu duobla administra strukturo, kiu estas la sama ĉe ĉiuj burokratiaj niveloj de la nacia registaro tra provincaj registaroj ĝis la vilaĝo kaj distriktonivelo, estas certigi la influon de la Komunista Partio al politikaj decidoj. Ofte la membroj de, ekzemple, civila provinca registaro ankaŭ estas membroj de la Komunista Partio, sed tio ne estas necesa kaj malproksime de ĉiuj civilaj politikistoj estas partianoj. Tiu ĉi sistemo estas konstruita laŭ la sovetia modelo, kun la escepto ke Ĉinio, pro la pli granda loĝantaro de la lando, havas pli da niveloj.

La Konstanta Komitato ĉiam estis formita ekskluzive de han-ĉinoj, kaj ĝis nun neniu virino aŭ ajna membro de etnaj minoritatoj estis elektitaj al la komitato.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La nuna komitato estis nomumita en oktobro 2022 kaj konsistas el la sekvaj membroj en ordo de rango [2]:

  1. Xi Jinping, Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, Prezidanto de la Centra Milita Komisiono;
  2. Li Qiang, Ĉefministro de la Ŝtata Konsilio de la Ĉina Popola Respubliko;
  3. Zhao Leji, Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso;
  4. Wang Huning, Prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco;
  5. Cai Qi, Unua Sekretario de la Sekretariejo de la Komunista Partio de Ĉinio;
  6. Ding Xuexiang, Unua Vicĉefministro de la Ŝtata Konsilio de la Ĉina Popola Respubliko;
  7. Li Xi, estro de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 16th National Congress of the Communist Party of China, 2002. Arkivita el la originalo je 18 October 2007. Alirita 26 March 2013.
  2. "China's Next Leaders: A Guide to What's at Stake", 13 November 2012. Arkivigite je 2013-02-10 per la retarkivo Wayback Machine