Ĉieliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉieliro de Jesuo Kristo pentrita de Giotto di Bondone (1276-1337)

Per ĉieliro en la kristanismo oni rememoras ke Jesuo Kristo korpe iris al Dio (Sia Patro) en la ĉielo, sed ankaŭ oni povas paroli pri ĉieliro de aliaj mitaj aŭ religiaj roluloj al ĉielo (vidu sube).

Kristanoj festas la ĉieliron de Jesuo je la ĉielira tago, precize 39 tagojn post pasko ĉiujare, ĉiam ĵaŭdo.

Biblia historio

Ĉi tiu okazintaĵo estas priskribita en Marko 16:19, Luko 24:51 kaj Agoj de la Apostoloj 1:1-12.

Signifo

Laŭ la Kristana kredo Jesuo iris al la ĉielo por sidi je la dekstra flanko de Dio la Patro, por tiel pledi por la kredantoj kaj kunregi. Pro Sia ĉieliro Jesuo liberigis la vojon por la elverŝo de la Sankta Spirito. Dum la Reveno Li revenos al la teron por la Lasta Juĝo.

Aliaj ĉieliroj

Laŭ Biblio la profeto Elija ĉieliris per fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj [1], ankaŭ Ĥanoĥ iradis kun Dio; li malaperis, ĉar Dio lin prenis [2].

Laŭ la katolikismo ankaŭ la Virgulino ĉieliris kvankam la Biblio ne diras tion (vidu Ĉielenpreno de Maria). Laŭ aliaj mitologioj aliaj figuroj ĉieliris.

Krome en arto kaj literaturo foje okazis similaj okazintaĵoj, ekzemple en la romano Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez eble le plej fantazia epizodo estas tiu de rolulino kiu ĉieliris post skuado de litotukoj.

Vidu ankaŭ

Pasko Pentekosto