Ĉinuka piĝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉinuka piĝino (angle: Chinook Jargon; propre Chinook Wawachinuk wawa) estis interlingvo, kiun parolis plej multaj loĝantoj de Norekio dum la 19a jarcento. Ĝi servis kiel la ĉefa lingva komunikilo inter la indiĝenaj loĝantoj kaj la eŭropdevenaj (kaj azi- kaj polinezi-devenaj) enmigrintoj kaj negocistoj, kaj inter indiĝenoj diversgentaj. Ĝia vortstoko venas ĉefe el la lingvoj de la ĉinukoj, kiuj loĝis laŭ la malalta parto de la valo de la Rivero Kolumbia; inter tiuj lingvoj estis la kikŝta (Kiksht) kaj la estingiĝintaj klakama (Clackamas aŭ Klakama) kaj klacpa (Clatsop). Iom pli ol 50% el la vortoj venis el tiuj fontoj. Aliaj gravaj fontoj estis la nutka (Nuu-cha-nulth), seliŝaj lingvoj (ekzemple laŝucida (Lushootseed) kaj ĉehelsa (Chehalis)), la franca kaj la angla.

Estiĝo de la piĝino

Ne estas klare, kiam la ĉinuka piĝino estiĝis. Dum la lasta triono de la 18a jarcento, multaj komercaj ŝipoj (jen balenĉasaj, jen felnegocaj) el diversaj landoj (precipe Hispanio, Britio, kaj la britaj kolonioj usoniĝantaj) kutimis kunveni ĉe Nutka Golfeto de Vankuvera Insulo por akiri freŝan akvon, aĉeti felojn kaj nutraĵojn, ktp. Ŝajnas el la historiaj dokumentoj pri tiu periodo ke jam oni parolis simpligitan lingvon tie, almenaŭ parte bazita sur la nutka lingvo mem, kaj kun kelkaj anglaj vortoj kiuj poste aperis en la ĉinuka piĝino, ekzemple "Boston" por "usona". Ne estas klare, ĉu tiu lingvo jam enhavis ĉinukajn elementojn. Sed kiam la usonaj esploristoj Meriwether Lewis kaj William Clark atingis la landon de la ĉinukoj (ĉirkaŭ la elfluejo de la Kolumbio en la Pacifikon), la loka ĉefo Kankamli alparolis ilin per ŝajne jam ellaborita piĝino ĉinuka, kiu verŝajne jam enhavis la malmultajn sed gravegajn nutkaj elementojn, kiujn oni renkontas en la ĉinuka piĝino (kaj kreolo) ĝis hodiaŭ. Poste la Kompanio de la Hudsona Golfo faris la piĝinon sia normala komerca lingvo por la surtera fela kaj pelta negocado, kiu estis la bazo de la kompania riĉeco. Iuj poste pretendis, ke tiu kompanio kreis la piĝinon, sed ŝajnas pli probable, ke ili nur helpis disvastigi ĝin, kaj eble akcelis la eniron de kelkaj pliaj france- aŭ angle-devenaj vortoj en la vortstokon.

Ekzemplaj tekstoj

Nomŝildo kun nomo en ĉinuka piĝino laŭ la skribsistemo "Kamlups wawa"

Patro Nia

Nesika Papa klaxta mitlite kopa Sahalee,
kloshe kopa nesika tumtum mika nem.
Nesika hiyu tikeh chahco mika illahee;
Mamook mika kloshe tumtum
kopa okoke illahee kahkwa kopa Shalee.
Potlatch konaway nesika mesahchee,
kahkwa nesika mamook kopa klaska
spose mamook mesahchee kopa nesika.
Wake lolo nesika kopa peshak pee marsh
siah kopa nesika knoway mesahchee.
Kloshe kahkwa.

Bahaa preĝo

La unua tajpaĵo uzanta unikodan karaktraron de "Chinook pipa", la stenografia skribsistemo uzita en la periodaĵo "Kamloops Wawa"

Jen estas la Mallonga Ĉiutaga Deviga Preĝo de bahaismo en la ĉinuka piĝino. La traduko estis kunlabora verko de pluraj homoj, nome:

Henry ZENK, lingvisto el Portlando (Oregono)
Dave ROBERTSON, lingvisto el Spokano (Vaŝingtonio) — nun en Viktorio (Brita Kolumbio)
Tony JOHNSON, lingvisto el Grande Ronde (Oregono)
John MAIL el Taholah (Vaŝingtonio)
Joseph TARABOCHIA Jr. el Skamokawa (Vaŝingtonio)
kaj Scott TYLER el Newcastle (Vaŝingtonio).

Tony, John kaj Joseph Tarabochia estas anoj de la Ĉinuka Tribo. John, Joseph kaj Scott estas bahaanoj. Scott estas ano de la Makaa Tribo.

Ĉi-sube la teksto de la preĝo estas unue en malnova ortografio, kiun uzis verkistoj anglalingvaj dum la piĝina epoko, kaj post tiu teksto trovos en la nuna kreola formo de la lingvo uzata ĉe la Rezervejo Grand Ronde.

Kvankam la diferencoj estas plejparte ortografiaj, kaj iagrade fonologiaj, oni rimarkos unu gravan vortŝanĝon: kie la unua teksto havas "mamook", la dua havas "munk", ĉar ĉe Grand Ronde "mamook" ("fari, igi" en la piĝino) akiris maldecan kromsencon, tiel ke en multaj kuntekstoj oni ne plu uzas ĝin, sed diras "munk" ("fari, igi" en la kreolo). "Mamuk" havas do ĉe Grand Ronde la sencon "laboro, labortago", ĉefe substantive, sed en verbaj kuntekstoj povas signifi "fiki". Atentenda afero, kiam temas pri preĝo, ĉu ne?

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa, Mika mamook mitlite nika kopa illahee,

kopet spose nika kumtux Mika, pe kopet spose nika nanich sahalee kopa mika

O Sahalee Tyee, alta nika kumtux nawitka kakwa,

wake skookum nika pe delate skookum Mika, delate klahowyum nika pe hyas kloosh Mika

O Sahalee Tyee, nika kumtux nawitka kakwa Mika okeoke, kopet ikt Sahalee Tyee mitlite

Mika okeoke, mamook klah nesika kopa Masachie Mika okeoke, Skookum Mitwit spose Kwanesum



o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, mayka munk milayt nayka kapa ili7i,

kapit pus nayka kEmtEks mayka, kapit pus nayka naniC saXali kapa mayka.

o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, weyk skukEm nayka pi dret skukEm mayka,

dret laXayam nayka pi hayaS luS mayka.

o saXali tayi, nayka kEmtEks nawitka kakwa, mayka ukuk, kapit ixt saXali tayi milayt,

mayka ukuk, munk laX nEsayka kapa masaCi, mayka ukuk, skukEm mitxwEt pus kwanEsam.



Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis
min por ke mi konu kaj adoru Vin.
Mi atestas, ĉi-momente, pri mia senforteco
kaj pri Via potenco, pri mia malriĉeco
kaj pri Via riĉeco. Ne ekzistas alia Dio
krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto.

--Bahá'u'lláh

Eksteraj ligiloj

Ĉinuk-piĝina vikipedio apenaŭ aktiva ĝis 2011.06.27