Čaška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čaška
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 1413
Demografio
Loĝantaro 398  (1948) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 21° 40′ O (mapo)41.65055555555621.661944444444Koordinatoj: 41° 39′ N, 21° 40′ O (mapo) [+]
Alto 344 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Čaška (Nord-Makedonio)
Čaška (Nord-Makedonio)
DEC
Čaška
Čaška
Situo de Čaška

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čaška [+]
vdr
Čaška - stacidomo
Čaška - loko de la vilaĝo en la komunumo

Čaška (makedone Чашка) estas loĝloko situanta en la Vardar Regiono de Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Čaška. En 2002 loĝis ĉi tie 1471 loĝantoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la orienta parto de la Opština Čaška. Ĝi situas en valo sur la dekstra bordo de la rivero Topolka en alteco de ĉirkaŭ 250 - 300 m.

Čaška situas ĉirkaŭ 11 km sudokcidente de la urbo Veles sur la fervoja linio, kiu kondukas al la urbo Prilep.

La vilaĝon trapasas la regiona vojo R2344, kiu finiĝas en la montoj Jakupica, super la diga lago Lisiče.

Loĝantaro, ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 1471 homoj. Ekzistis 1.425 makedonoj (96,9%), 44 serboj (3,0%) kaj 2 aliaj.

Čaška estas ĉefe agrikultura pro sia situo en la valo de la rivero Topolka. Ĝi kreskigas ĉefe tritikon, maizon, hordeon, tabakon, fabojn, brasikon, tomatojn kaj aliajn kultivaĵojn. Brutproduktado estas ete koncentrita ĉefe al bredado de ŝafoj kaj bovinoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Чашка en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf