Česlovas Liubomiras Tručionis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Česlovas Liubomiras Tručionis
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1929
en Surinkiškiai, Litovio
Morto 10-a de marto 2010
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1959
vdr

Česlovas Liubomiras Tručionis (naskiĝis la 11-an de februaro 1937 en Panevėžys, mortis la 10-an de marto 2010 en Kaunas) estis eldonisto kaj litova esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1953 li finis mezlernejon de Panevėžys (nun gimnazio) kaj samjare studentiĝis en loka Hidrodrenada teknika lernejo. Li fariĝis profesia drenisto, dum kelkaj jaroj ĝis emeritiĝo li laboris en gravaj postenoj de regiona administracio de Panevėžys. Pri Esperanto Č. Tručionis ekinteresi ĝis en 1959 kaj aktive agi en la movado komencis en 1988. En 1989 laǔ lia iniciato en Panevėžys estis fondita nova Esperanto-klubo "Revo". En 1993 li estis elektita prezidanto de la klubo. Post kelkjara paŭzo, kiam la klubon gvidis aliaj, en 2003, li denove fariĝis prezidanto de "Revo". Dum 1990-1995 li en Vilnius partoprenis kurson de tradukado kaj de tiu tempo esperantigis kelkajn verkojn de litovaj verkistoj al Esperanto. Laǔ iniciato de Č. Tručionis en Panevėžys estis fondita eldonejo de E-literaturo. Tie aperis ankaŭ lia antaǔlasta traduklaboro “Ombro de meditoj: aforismoj kaj miniaturoj” (la aǔtoro Leonas Bušma). La lasta estis la novelo de J. Kundrotas “Vekiĝu” (pri tragikaj litovaj libroportistoj en epoko de cara jugo). Antaǔ lia enhospitaligo ĝian tekston por publikigo ricevis "Litova Stelo”. Cetere, Č. Tručionis kontrolis la lingvon de samurbaj esperantistoj kaj redaktis multajn eldonaĝojn de tiu kluba eldonejo. Dum 1999 - 2000 li eldonadis informbultenon "Lumturo", destinitan por esperantistoj de sia regiono.