Ĝaved-Manzil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝaved-Manzil
urdue جاوید منزل, Javed Manzil
angle Javed Manzil
Muzeo
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
arkitektura strukturo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 34′ 7″ N, 74° 20′ 26″ O (mapo)31.5685694474.34048889Koordinatoj: 31° 34′ 7″ N, 74° 20′ 26″ O (mapo)

Estiĝo1935

PublikoAlirebla por la publiko

Ĝaved-Manzil (Panĝabo)
Ĝaved-Manzil (Panĝabo)
DEC
Ĝaved-Manzil
Ĝaved-Manzil
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Ĝaved-Manzil (Pakistano)
Ĝaved-Manzil (Pakistano)
DEC
Ĝaved-Manzil
Ĝaved-Manzil
Situo en Pakistano.

Map
Ĝaved-Manzil
Vikimedia Komunejo:  Javed Manzil, Lahore [+]
vdr

La Ĝaved-Manzil, ankaŭ nomata Muzeo Allama-Iqbal, estas monumento kaj muzeo en urbo Lahoro, en Pakistano.[1] Mahometo Ikbal, la nacia poeto de Pakistano, vivis tie dum tri jaroj kaj eĉ mortis tie.[2] Ĝi estis enlistigita kiel kandidata loko por UNESKO kaj estas protektita per Panĝaba leĝo pri antikvaĵoj de 1975;[3] ĝi estis deklarita nacia monumento de Pakistano en 1977. Honore de Ikbal,[4] ĝi estis transformita en muzeon, inaŭgurita en decembro 1984.[2]

Situo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas laŭlonge de la strato Allama-Ikbal (angle Allama Iqbal Road; pasintece konata kiel Mayo Road) en urbo Lahoro, en la provinco Panĝabio de Pakistano.[1]

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Ikbal mem superrigardis la konstruon de la konstruaĵo kaj, post sia kompletiĝo, la konstruaĵo servis kiel lia loĝejo. La konstruaĵo sekvas la eŭropan stilon kaj estis kompletigita en 1935. La kosto de la konstruo estis 42 025 rupioj de Brita Hindio.[1] La ejo estis konstruita sur tero aĉetita de Ikbal en 1934 kontraŭ 25 025 rupioj, kovranta areon de 31 500 kvadrataj futoj (t.e., 2 930 m²). Iqbal nomis la loĝejon «Ĝaved Manzil» pro la nomo de sia filo Ĝavid Ikbal.[5] El ĉiuj loĝejoj de Ikbal en Lahore, nur la Ĝaved-Manzil estis lia proprieto.[6]

Konvertiĝo en muzeon[redakti | redakti fonton]

La 10-an majo 1961 la Registaro de Pakistano anoncis planojn por transformi la ejon en muzeon por konservi la proprietojn de Ikbal kaj la montriĝo de siaj famaj verkoj kaj manuskriptoj. La Pakistana registaro aĉetis la loĝejon el la filo de Ikbal kontraŭ 3,5 milionoj da rupioj (t.e., 18 milionoj da rupioj aŭ 78 mil usonaj dolaroj de 2021).[2] La muzeo kovras la historian periodon ekde 1877 ĝis 1938 kaj enhavas man-skribitajn projektojn pri la laboroj de Ikbal, kune kun fotoj, atestoj, premioj kaj medaloj kaj eduk-notoj. Ĝavid Ikbal mem donacis al la muzeo ses cent objektojn apartenintajn al sia patro. Troviĝas ankaŭ biblioteko kaj naŭ galerioj en la muzeo.[1] La muzeo estis renovigita kaj estis inaŭgurita en decembro 1984 de la tiama Pakistana Prezidanto Mahometo Zia-ul-Hak.[2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Javed Manzil. ualberta.ca. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 24a de Julio 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "From Javed Manzil to Iqbal Museum", The Nation, 25a de Aprilo 2011. Kontrolita 24a de Julio 2014.
  3. Situational Analysis on Culture in The Four Provinces of Pakistan. unesco.org.pk (Aŭgusto 2011). Arkivita el la originalo je 1a de Julio 2014. Alirita 24a de Julio 2014. Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-01. Alirita 2023-01-23.
  4. (1977) Allama Iqbal Museum (Javed Manzil) Lahore: A National Monument Dedicated to the Memory of Allama Iqbal During the Centenary Year 1977. The Museum.
  5. "Around town: Iqbal Museum: A walk down history`s lane", Dawn, 25a de Aprilo 2009. Kontrolita 26a de Julio 2014.
  6. (1991) Pakistan Pictorial. Pakistan Publications, p. 78.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Javed Manzil en la angla Vikipedio.