Ĝelo
El Vikipedio
Ĝelo estas gelateneca substanco, rezultanta el la koaguliĝo de koloida solvo (ekz. araba gumo, agaragaro, silika hidrato, gelatoj, farungluo, fiŝgluo ktp.). Ĝi estas denseflua koloidsistema materialo. Ĝi konsistas el likvo kaj el korpuskloj, ne videblaj per ordinara optika mikroskopo.
La ĝelo povas esti elasta aŭ gelatena kiel frukta ĵeleo aŭ tre solida kaj rigida kiel silikata ĝelo (oni uzas ĝin por sekigo).
La ŝrumpiĝon de la ĝelo, kiam eliĝas la likvo el ĝi, oni nomas sinerezo.

