Ĝenerala striko de 1926 en Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
serĉkolektado de karbo dum la striko
Ministoj de Tyldesley ekster la Miners Hall, dum la striko

La Ĝenerala striko de 1926 en la Unuiĝinta Reĝlando estis ĝenerala striko kiu daŭris dek tagojn, de la 3-a ĝis la 13-a de majo de 1926. Alvokis por ĝi la Ĝenerala Konsilio de la Trades Union Congress (TUC), sensukcese esperante trudi la britan registaron kontraŭ la salajroreduktoj kaj malplibonigo de la laborkondiĉoj en la karbominejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj, vojo al la konflikto[redakti | redakti fonton]

  • la unua mondmilito: la forta hejma uzo de karbo por la malpezmetala industrio signifis, ke Britio apenaŭ eksportis karbon. La neplenumitajn mendojn eksterlande plenumis Usono, Germanio, Pollando.
  • La produkta nivelo estis malbona. La pohoma minata karbo falis al 199 tunoj (1920–4), de 247 tunoj (1910). La produktiveco pintis kun 310 tunoj po homo en la komenco de la 1880-aj jaroj.
  • Falo de prezoj ekde 1925, pro la Dawes-plano, ekde kiam Germanio povis reiri en la internacian merkaton, ĉefe al Francio kaj Italio kiel reparaĵojn pro la unua mondmilito.
  • La reenkonduko de la orbazo en 1925 fare de Winston Churchill, kio igis la britan pundon tro forta por la eksportaj branĉoj.
  • Minej-posedantoj volis atingi la saman profiton kiel en ekonomie stabilaj jaroj.

La strikon rekte kaŭzis la anonco de la minejistoj por redukti la ministajn salajrojn (10-25%).

La striko[redakti | redakti fonton]

La finaj interparoloj komenciĝis la 1-an de majo, baldaŭ 1 milionoj da ministoj atendis la rezultojn kaj ne volis eklabori sen interkonsento. La registaro baldaŭ akuzis la strikantojn je anarkiismo, la strikon revolucia (komprenu: komunisma, socialisma), la strikantoj ĉesigis la strikon, kiam oni ricevis garantiaĵon de la registaro (12-an de majo), ke oni ne punas la strikantojn.

Post la striko[redakti | redakti fonton]

La ministoj ricevis nenion, ili devis akcepti la pli malbonajn salajrojn aŭ ili iĝis senlaboruloj. En 1927, la brita registaro akceptis leĝon, kiu kontraŭleĝigis la simpatian strikon.

Fine de la 1930-aj jaroj, la dungitoj en la minada branĉo reduktiĝis per triono de la antaŭstrika pinto de 1,2 milionoj da ministoj, sed la produktiveco kreskis de sub pohomaj 200 tunoj al pli ol 300 tunoj ĝis komenco de la dua mondmilito.