Ĝenerala striko de 2010 en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:2010 huelga general en España 29-S - general strike (ugt).JPG
Propaganda afiŝo pri la ĝenerala striko, farita de la sindikato UGT.

Ĝenerala striko de 2010 en Hispanio estas ĝenerala striko ekigita kontraŭ la labormerkata reformo de José Luis Rodríguez Zapatero kaj kunvokita ĉefe de la sindikatoj UGT kaj CCOO por la 29-an de septembro 2010. Ĉefaj kialoj de la protesto estis la ŝanĝo de la sistemo por maldungigo (nun plej favoraj al entreprenoj kaj malfavoraj al laboristoj), detranĉo de socialaj elspezoj fare de la ŝtato kaj malbonigo de la kondiĉoj por emeritiĝo. Kvankam la kialoj estas sufiĉe gravaj, la sintenoj de la sindikatoj estis ankaŭ sufiĉe mildaj kaj ne celas tiom faligi la reformon, sed plumontri sian bildon de sindikatoj reprezentantaj de la laborista klaso.

Krome la akcepto de la striko estis meza, ĉar iom funkciis en industriaj zono kaj ne tiom en centro de urboj. Krom la agado de la ĉefaj oficialaj sindikatoj CCOO kaj UGT, ankaŭ aliaj ne tiom gravaj, sed eble pli luktemaj kiaj CNT kaj CGT partoprenis en la striko. La plej gravaj okazaĵoj okazis en Barcelono, kie policanoj profitis la subpremadon de la striko por malokupigi konstruaĵon antaŭe "okupita" de alternativa movado. Tiam okazis batado, arestoj, bruligado kaj detruado de montrofenestroj kaj alia urba ekipaĵo ktp. Krome en kelkaj industriaj areoj kelkaj nestrikantoj surveturigis sur strikantoj.