Ĝeneralaj Statoj de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĝeneralaj Statoj estas aŭ estis termino por (historia) parlamento en kelkaj eŭropaj teritorioj, ekzemple Francio, Burgundio, Belgio, Nederlando, Finnlando kaj Svedio.

Ĝia nomo signifas la kunvenon de la tri aŭ kvar sociaj "Statoj": nobelaro, klerikaro, kaj burĝoj. En Finnlando kaj Svedio ankaŭ riĉaj terkultivistoj formis apartan "Staton".

La parlamentoj de Jersey kaj Guernsey nomiĝas La Statoj, same kiel la parlamentoj de Nederlandaj Antiloj, Arubo kaj antaŭsendependeca Surinamo. La parlamentoj de nederlandaj provincoj nomiĝas "Provincaj Statoj". La oficiala nomo de la nederlanda parlamento estas "Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando".

En nuntempo en Belgio, Francio, oni uzas la terminon por kunveno de reprezentantoj de interesgrupoj pri certa temo, ekzemple la Ĝeneralaj Statoj de la Familio.

Vidu ankaŭ

Francaj Ĝeneralaj Statoj