Ĥentij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:03, 15 okt. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĥentij
mongole: Хэнтийн нуруу, ruse: Хэнтэйский хребет
montaro
Kelkaj riveroj
Plej alta punkto Asralt Ĥajrĥan (Асралт хайрхан)
 - situo 2 800 m
 - koordinatoj 48° 47′ 0″ N 109° 10′ 0″ O / 48.78333 °N, 109.16667 °O / 48.78333; 109.16667 (mapo)
Horzono UTC (UTC+8)
Vikimedia Komunejo: Khentii Mountains

Ĥentij - mongole Хэнтийн нуруу, Ĥentijn nuruu, "montaro de Ĥentij", burjate kaj ruse Хэнтэйский хребет, Ĥentejskij ĥrebet - estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en la norda respektive nordorienta parto de Mongolio, kaj je malgranda parto en la regino Transbajkalio de la Rusia Federacio. La ĉeno parte kovras la nacian parkon "Ĥan Ĥentij" kaj inkluzivas la sanktan monton Burĥan Ĥaldun de Mongolio, kiu ligiĝas al la origino de Ĝingis-Ĥano.

La montoĉeno estas la akvodislimo inter la riveroj fluantaj al la Arkta Oceano (tra Lago Bajkalo) kaj tiuj fluantaj al la Pacifika Oceano. En la montaro inter alie fontas la riveroj Ĥerlen kaj Tuul.