Provinco Ĥuzestano
Ĥuzestano (perse استان خوزستان) estas provinco de Irano. Ĝia ĉefurbo estas Ahvazo. La plej grava haveno estas Abadano.
La areo de la regiono estas 64 055 km². Laŭ la stato de la jaro 2004 en la provinco vivis 4 345 607 personoj. La loĝdenso sekve estas 67,8 homoj po km². La ISO-kodo de la provinco estas IR-10.
En la regiono loĝas etnaj malplimultoj de araboj, luroj kaj baĥtiaroj. Dum antikveco la regiono apartenis al la malnova imperio de Elamo. Ĝi estas la plej varma regiono de Irano; jam dum antikveco ĝi estis fama pro sia ega varmo dum somero.
Parto de la provinco ege suferis dum la dek-jara iraka-irana milito de 1980 ĝis 1989.
Propra muzika stilo de tiu regiono nomiĝas Bandari. Ĝi sentigas arabajn influojn.
Esperanto-movado
Ekzistas gastiganto de Pasporta Servo en Ahvazo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Gubernio de Ĥuzestano (angle, arabe, perse)
- fotoj de Ĥuzestano (Esperante)