Luroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
luro en tipaj tradiciaj vestaĵoj

La Luroj estas etno vivanta en la okcidenta parto de Irano, en la historia regno LorestanoLuristano ("lando de la Luroj") de la antikva Persa Imperio rande de la Zagros-Montaro. En la nuntempa Islama Respubliko Irano tio korespondas al la provincoj Lorestano, Ilam kaj partoj de Fars kaj Ĥuzestan). Laŭ la etnologia raporto pri Irano[1] nuntempe ekzistas proksimume 2.600.000 Luroj.

Laŭ sia deveno la Luroj apartenas al la iranaj popoloj, ilia vestomaniero similas al tiu de la malnovaj persaj triboj de antaŭ jarcentoj. La lingvaĵo de la Luroj estas dialektaro el la spektro de la irana lingvaro tre simila al la persa lingvo. La lingvo dividiĝas al du ĉefaj dialektaj grupoj: Lure Bozorg („pli granda lura lingvo“) en la sudo, parolata de la baĥtiaroj, kaj Lure Kuchik („pli eta lura lingvo“) en la nordo, parolata de la Luroj mem.

Ĝis la 20-a jarcento la plejparto de la Luroj vivis kiel nomadaj paŝtistoj, kun malgranda enurba malplimulto en la provinca ĉefurbo Ĥoramabad. Dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi kaj ties filo Mohammad Reza Pahlavi la Luroj estis subpremataj. La nomadoj estis devigitaj setliĝi kaj multaj el la tribaj gvidantoj estis ekzekutitaj, por politike kontroli la etnan malplimulton.

Famaj luroj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝo pri la tradicia muziko de la luroj (Mehrdad Hedayati)
Ekstera ligilo    teksto en la anglalingva "brita enciklopedio"
Ekstera ligilo    la nord-lura dialektaro en la retejo ethnologue
Ekstera ligilo    la sud-lura dialektaro en la retejo ethnologue
Ekstera ligilo    teksto en la studejo de la usona kongresa biblioteko
Ekstera ligilo   artikolo en la anglalingva "enciklopedio de islamo", paĝo 41, en la retejo googlebooks
Ekstera ligilo    artikolo en la anglalingva "mezorienta kaj nordafrika enciklopedio"

Referencoj [redakti]

  1. etnologia raporto pri Irano