Ĵalalabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la kirgizian urbon Ĵalalabat (Жалалабат), foje ankaŭ laŭ la ruslingva traduko nomata Ĝalalabad. Samnoma urbo Ĝalalabad ankaŭ ekzistas en Afganio.
Ĵalalabat
Жалалабат
Ĵalalabato (Kirgizio)
Ĵalalabato (Kirgizio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato:  Kirgizio
provinco: provinco Ĵalalabat
nombro de loĝantoj: 89 000 (stato de 2009)
internacia telefona prefikso: (+995) 3722
koordinatoj: 40° 56' norde, 73° 0' oriente

Ĵalalabatkirgize Жалалабат ["Ĵalalabat"], ruse Джалал-Абад [Ĝalal-Abad"], esperantigite foje nomata Ĵalalabato laŭ la kirgiza formo, foje ankaŭ Ĝalalabado laŭ la en eksa Sovetunio hegemonia ruslingva formo – estas urbo de proksimume 89 000 loĝantoj en la sudokcidento de Kirgizio. Politike, ĝi situas en samnoma provinco Ĵalalabat kaj estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la provinco. Geografie, la urbo situas ĉe la nordorienta rando de la Fergana valo borde de la rivero Kurgart, rande de la Babaŝ-Ata-montoj, tre proksime de la limo al Uzbekio. Du trionoj de la urbaj loĝantoj estas uzbekoj.