Ĵaluzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵaluzio[1] estas tipo de persieno, interna kovraĵo sur fenestroj, pordoj.

Tiaj sunŝirmiloj konsistas el horizontalaj aŭ vertikalaj strioj, kiuj haveblas en diversaj larĝoj, el aluminio, plastoligno (diametro 16-25 mm). Ili estas fiksitaj je la interna flanko de la fenestrokadro. Tra regilo oni povas en centra loko regi la lamenojn por tralasi certan kvanton da lumo.

Ĉe kvadrataj fenestroj, la ĵaluzio estas tute suprentirebla, dum ĉe trapezaj, ovalas kaj aliaj nekvadrataj fenestroj, la lamenoj estas nur turneblaj.

Malavantaĝo de la ĵaluzio, ke ĝi kolektas la polvon kaj malfacilas purigi ĝin.

referencoj

Vidu ankaŭ