Ĵetsago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezamerika indiĝeno ĵetanta sageton per pelilo nome "atlatl".

Ĵetsagosageto estas ĵetebla armilo, simila al malgranda kaj maldika ĵetlanco, ĵetebla permane kaj dezajnita por ke ĝi veturu laŭ regula flugo. Ili estas distingeblaj el la ĵetlanco, ĉar ofte ili enhavas plumojn en vosto aŭ similan ilon kiel stabiligiloj kaj ĉar ili havas pli fajnan kaj flekseblan akson, kun longo (ĉu tro malgranda -ĝenerale- ĉu tro granda) kiu ne permesas la ĵetadon per normala pafarko.

Ĉiuokaze tiu termino povas kongrui kun tre diversaj tipoj de ĵetarmilo, el pezaj lancoj ĝis malgrandaj sagetoj pafeblaj per kanpafiloj per blovado. Kelkaj el ili estis uzitaj el la prahistorio kaj en moderna epoko estas ludo kutima en britstilaj trinkejoj de permanaj ĵetsagetoj lanĉeblaj al kalkulebla celaro.

Modernaj ludsagetoj al celaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]