Ĵitkaviĉia distrikto
Ĵitkaviĉia distrikto (belaruslingve: Жыткавіцкі раён, ruse: Житковичский район) estas administra subdivido en okcidenta parto de la Homela regiono. La distrikto estis fondita en 1924a jaro, en 1954a jaro eniris en konsisto de Homela regiono (antaŭ ĉi tio eniris en konsiston de aliaj subdividaĵoj). La areo de la distrikto estas 2900 da km2. Administra centro estas urbo Ĵitkaviĉi. En la distrikto estas eldonata gazeto "Nova Palesje"
Enhavo |
Naturo [redakti]
La areo de la distrikto estas nealta: mezaj altaĵoj estas inter 140 kaj 150 da metroj. Tra la distrikto fluas la rivero Pripjac kaj ĝiaj flankriveroj: Sluĉ, Skripica kaj aliaj. Pli grandaj lagoj estas Ĉirvonaje lago kaj Belaje lago. En la distrikto situas Pripjaca pejzaĵa kaj hidrologia rezervejo.
Loĝlokoj kaj administra subdivido [redakti]
En la distrikto estas ĉirkaŭ 100 da loĝlokoj, pli grandaj el kiaj estas Ĵitkaviĉi kaj Turaŭ. La distrikto estas subdividita je 13 vilaĝaj sovetoj.
Agrokulturo [redakti]
En la distrikto estas disvastiĝita bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĵplantado.
Industrio [redakti]
Elfosaĵoj [redakti]
En la distrikto estas mintavoloj de torfo, kaolino, bruna karbo, argilo, bruleblaj skistoj.
Komunikado [redakti]
Tra la distrikto trairas fervojo kaj aŭtovojo inter Homel kaj Brest, ŝoseo inter Ĵitkaviĉi kaj Stolin. Ŝipnavigado tra Pripjac.