Śniardwy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Śniardwy
lago • geografia objekto • turisma celloko • vidindaĵo
Situo Lagoregiono Mazurio
Insuloj 8
Landoj de la baseno Pollando
Datenoj
Koordinatoj 53° 46′ N 21° 45′ O / 53.767 °N, 21.750 °O / 53.767; 21.750 (mapo)Koordinatoj: 53° 46′ N 21° 45′ O / 53.767 °N, 21.750 °O / 53.767; 21.750 (mapo)
Koordinatoj 53° 45′ 0″ N, 21° 43′ 0″ O (mapo)53.7521.716666666667Koordinatoj: 53° 45′ 0″ N, 21° 43′ 0″ O (mapo)
Śniardwy (Tero)
Śniardwy (Tero)
DEC
Śniardwy
Śniardwy
i1
Map
Śniardwy
Supermara alteco f1117 m
Surfaca areo 113,2 km²dep1f5
Maksimuma longo 22,1 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 13,4 kmdep1f7
Akva volumeno 0,65 km³dep1f8
Maksimuma profundo 23 mf10
Averaĝa profundo 6,5 mf11
vdr

Śniardwy estas lago en la lagoregiono Mazurio en Pollando. Ĝi estas la plej granda lago en Pollando kun areo de 113,2 km². Ĝi estas de 22,1 km longa kaj de 13,4 km larĝa. Maksimuma profundo estas 23 m.

Ok insuloj situas en la lago. La plej grandaj nomiĝas Szeroki Ostrów (Larĝa Insulo), Czarci Ostrów, Pajęcza kaj Kaczor.

Sekureco

En multaj lokoj sub la akvosurfaco troviĝas migraj ŝtonegoj (foje eĉ je 20-30-centimetra profundo) kiuj estas danĝeraj por velboatoj.

Alian danĝeron, precipe por nespertaj akvosportemuloj, prezentas tre fortaj ventoj. La plej tragedia evento sur la lago Śniardwy estis la 21-an de aŭgusto 2007 kiam vento blovanta ĝis 130 km/h (12 laŭ la boforta skalo) renversis kaj dronigis kelkdek boatojn. Mortis 12 homoj. La katastrofo daŭris nur 10 minutojn.