Ŝablono-Diskuto:Citaĵo el libro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La parametroj personnomo (kun duobla "n") kaj familinomo uzas vortumojn tute nekutimajn en parola aŭ literatura Esperanto. Estas nenia teknika kialo ne uzi la kutimajn formojn "persona nomo" kaj "familia nomo" - parametroj tute povas trakti intervortan spacon. Provizore bonos aldoni po ambaŭ alternativojn en la ŝablona sintakso (kaj "personnomo" kaj "persona nomo", kaj "familinomo" kaj "familia nomo"), sed la dokumentado proponu la pli lingve uzatan formon kaj en dua paŝo principe eblus anstataŭigi la pli nekutimajn parametrojn al la pli kutimaj en artikoloj, se iu pretas fari tiun laboron. Laŭ nuna paĝo la ŝablono uzatas en ekzakte 180 paĝoj, tiu nombro ankoraŭ superrigardeblas - la evitinda kaj fremdlingva ŝablono "cite book" tamen ankoraŭ uzatas en pli ol 1100 artikoloj: la parametroj do estu en lingve kutima formo, antaŭ ol la ŝablona uzo forte kreskos. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 19 Mar. 2013 (UTC)

PS: Ankaŭ cetere la ŝablono estas malpli esperantlingva ol ĝi ŝajnas je unua rigardo. Bonus investi plian tempon por vere finadapti ĝin al lingve senproblema uzo en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 19 Mar. 2013 (UTC)

Konsiderante laŭeblan pliproksimiĝon de la tre parencaj ŝablonoj {{citaĵo de libro}}, {{citaĵo el la reto}} kaj {{citaĵo el gazeto}}, mi proponas ke {{citaĵo de libro}} prefere iĝu {{citaĵo el libro}} (kompreneble kun alidirektigoj, por ke neniu ŝablonuzo difektiĝu). Krome por plia unuecigo la parametro "aŭtorligilo", kiu en la aliaj du ŝablonoj nomiĝas "aŭtoroligilo", prefere ankaŭ alprenu tiun unuecan formon, kvankam lingve kompreneble la formoj "aŭtorligilo" kaj "aŭtoroligilo" same ĝustas (kaj same nekutimas en normala, parola lingvaĵo...) - gravas tamen havi unu parametronomon.

ThomasPusch (diskuto) 22:30, 19 Mar. 2013 (UTC)

Alirdato[redakti fonton]

La alirdato de citaĵo al presita libro tute ne gravas, kaj kredas mi, ke oni devus forigi ĝin de la ŝablono. Ĉu opinioj? —LLarson (dirita & farita) 01:48, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Estus interesa scii antaŭe, ĉu iu artikolo uzas tiun kampon. ~nmaia d 02:24, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La informo tute ne gravas (kaj ĝia uzo estas certe malmulta uzata kaj sen utila). La lua ŝablono {{libro}} ne uzas ĝin. --pino (diskuto) 07:08, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@nmaia: Kredas mi, ke eble ĉirkaŭ 51 artikoloj uzas tiun ŝablonon, kaj notas la momenton, kiam la libro estis alirita[1], se mi ĝuste konstruis tiun fuŝaĉan ligilon. —LLarson (dirita & farita) 02:30, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@nmaia kaj @pino: La ŝablono do devus silente malakcepti kaj kaŝi tielan enigon, ĉu ne? —LLarson (dirita & farita) 02:30, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, mi favoras la forigon de tiu kampo, do. ~nmaia d 03:30, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi aprobas forigi la parametron kaj ne afiŝi eraran mesaĝon. --pino (diskuto) 15:33, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite: malsamoj. —LLarson (dirita & farita) 00:28, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Speciala paĝo[redakti fonton]

Kun la parametro "ISBN", oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn kiuj uzas ISBN, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon ? Ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 13:41, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

@pino: Mi estas ege konfuzita pri tio. Preskaŭ kie ajn ĝi povas esti, ĝi ja devas esti trovebla per regulesprima serĉo, ĉu ne? Sed ne[2] (kaj konas ne mi ĝeneralan, sed Esperantlingvan, librobutikon). —LLarson (dirita & farita) 20:15, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@pino: Ho, mi ja konas librobutikon, kiu uzas URL‑ojn, kiuj enhavas ISBN‑ojn: tiun de la UEA. Ekzemple: http://katalogo.uea.org/?trovu&isbn=9781595693129LLarson (dirita & farita) 20:08, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@LLarson Dankon, ni devu uzi ĉi tiu paĝaro en {{Citaĵo el libro}} kaj en {{Libro}}. Sed mi ne vidas ankaŭ kiel. Vidu Speciala paĝo.--pino (diskuto) 13:07, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@pino: Faris vi ĝin 😊! Ĉu ne? —LLarson (dirita & farita) 22:15, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@LLarson, jes finfine mi trovis la solvon. Mi vidis ankaŭ ke vi laboras kun moduloj Lua pri citajoj, bonvenon! 11:27, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Post la lasta (nereviziita) ŝanĝo de Uzanto:Born2bgratis, la fonto

|isbn=123456789X

aperas tiel: (nuna versio)

ISBN {{{ISBN}}}

(kun unu ligilo al la artikolo ISBN kaj alia al speciala paĝo) anstataŭ tiel: (antaŭa versio)

ISBN 123456789X

(kun la samaj ligiloj) Tio bedaŭrindas, ĉar ne plu eblas vidi la ISBNon en la artikolo mem. Sed mi konas ekzakte nenion pri programado, do mi ne kuraĝas malfari la ŝanĝon, ĉar eble estis bona intenco por mi nekomprenebla...--KEO144000 (diskuto) 16:55, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

@KEO144000: Malfaris mi la redakton rompeman de Born2bgratis. —LLarson (dirita & farita) 17:36, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Mankanta tradukilo parametro[redakti fonton]

De la titolo mankas la parametroj por aldoni unu aŭ pli da tradukintoj, same kiel la ŝablonoj en aliaj lingvoj kiel la angla kaj la itala kaj kiel jam troviĝas en la informkesto libro. --Ciampix (diskuto) 23:20, 2 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne videblas eldonejo kaj eldonloko[redakti fonton]

Mi ne scias kial, sed tiuj ĉi parametroj ne videblas eĉ se respektivaj kampoj estis ĝuste plenigitaj. Jen freŝdata ekzemplo — Metanolo. RG72 (diskuto) 06:40, 6 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

familia nomo2, familia nomo3, ... persona nomo2, persona nomo3, ...[redakti fonton]

Mi opinias, ke ni kiel eble plej baldaŭ bezonas aldoni parametrojn por aliaj aŭtoroj, kiel okazas en la ceteraj lingvaj eldonoj de Vikipedio. Ekde ne longe, mi komencis uzi la roboton Uzanto:Ĉaŭ-ĉaŭ-bot: la tasko de la roboto estas tre malfaciligita, pro la fakto ke la anglalingva {{cite book}} estas tre pli riĉa de parametroj ol nia Esperanta {{citaĵo el libro}}. Sincere, — Super nabla (diskuto) 21:04, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉapitro[redakti fonton]

Mankas parametro "ĉapitro" por grandaj libroj. Kaj estas bezono havi parametron por apartaj artikoloj en enciklopedioj Trovis. Stranga situo VladimirPF (diskuto) 06:37, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]