Ŝablono-Diskuto:Geokesto lokumilo Salvadoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus verkis novan artikoloĝermon pri la vulkano Izalko lige al la artikolo "Tibor Sekelj". Laŭ modelo de aliaj artikoloj pri vulkanoj (ekzemple Vezuvio en Eŭropo) mi aplikis la informkeston "geokesto", kaj la situomapo devigis uzon de novkreenda Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro (ne Ŝablono:Situo sur mapo Salvadoro) - do mi kreis la koncernan ŝablonon "geokesto lokumilo...". Tamen mi supozas, ke la lokumila ŝablono ankoraŭ bezonus parametron "ratio=..." (jen iu numero), mi havas nenian ideon kiel trovi tian nombron de skaligo. Ĉiukaze post apliko de la nova Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro en la artikoleto de la vulkano Izalko, la vulkano aspektas situi en la Pacifika Oceano, multe tro sude: ĝi vere situas okcidente de la plej okcidenta el la poziciomape videblaj lagoj, en la okcidenta centro de la lando. Kiu povus ripari la fuŝon? -- ThomasPusch (diskuto) 14:18, 23 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis ratio=0.635 kun valoro el la slovaka ŝablono. Nun la markilo en Izalko jam aperas pli bone. Sed mi supozas, ke ĝi kompare al de:Izalco (Vulkan) eble ankoraŭ estas iomete tro suda. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel oni kalkulas la rilatumon de mapo. --Tlustulimu (diskuto) 14:43, 23 Okt. 2012 (UTC)