Ŝaltilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝaltilo estas aparato kiu, laŭvole, permesas aŭ malpermesas, ke elektra kurento fluu tra ĝi, kaj tra la elektra cirkvito, en kiu ĝi estas konektita.

Malfermita ŝaltilo (la kurento ne pasas)
Fermita ŝaltilo (la kurento pasas)
  • Kiam ŝaltilo estas fermita, la kurento povas traflui ĝin
  • Kiam ŝaltilo estas malfermita, la kurento ne povas traflui ĝin

Estas ŝaltiloj por ŝalti (ekfunkcii, eklumigi) kaj malŝalti (haltigi, estingi) ĉiujn elektrajn aparatojn, de la elektra lampo al la komputilo. Plej ofte uzataj estas la ŝaltiloj de lumigo.

Konsisto

Ŝaltilo konsistas, en plej simplaj kazoj, el du metalaj pecoj tiel diritaj kontaktiloj kaj mekanismo, kiu faras ke la pecoj tuŝiĝas por lasi flui la kurenton, aŭ disiĝas por malhelpi flui ĝin.

La metalaj kontaktiloj devas esti neoksideblaj, ĉar metaloksido estas nekonduktanta). Ili por tio estas foje tegataj per maldika tavolo da nobla metalo.

La metalo ankaŭ suferas elektran arkon kiam la kontaktiloj malproksimiĝas. Por redukti la efiko de tia arko, la kontaktiloj estu malproksimigitaj kiel eble plej rapide.

La mekanismo moviganta la kontaktilon estas ĝenerale leviero aŭ premata butono funkciigita per mano. Kompreneble, la leviero aŭ butono estas izolata, por ke la manovranto ne kontaktu pecojn sub tensio. Ofte, risorto ene de la aparato plenumas la rapidan malproksimiĝon de la kontaktoj. Tiu risorta sistemo aŭdigas la karakterizan bruon de la ŝaltado.

Kiam ŝaltilo estas funkciigita ne per mano, sed per elektra kurento, oni nomas ĝin relajso.


Malnovaj domaj ŝaltiloj