Ŝarĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝarĝo estas ĝenerale iu ajn pezaĵo portata; pli speciale en la ekonomi-scienco kaj transport-scienco ĝi estas movata aŭ veturigata varo.

Ŝarĝo estas klasifikata laŭ sia speco:

Ŝarĝo estas transportata per diversaj specoj de transporto - ŝipoj, fervojoj, aŭtomobiloj, ktp.

Inter kargoŝipoj diferencigeblas diversaj tipoj - inter ili kontenera ŝipo, ŝutvara ŝipo kaj cisternoŝipo. La ŝarĝokapablo de ŝipo estas la kvanto da tunoj, kiun ŝipo kapablas transporti.

La vorto "kargo"

Apud "ŝarĝo", PIV kaj multaj Esperanto-vortaroj registras la vorton "kargo", kun la signifo "ŝarĝo en unu transportujo (kiel ŝipo, kontenero, trajno, vagono, kamiono kaj aliaj)". Kelkaj opinias tiun vorton superflua, vd. la diskutpaĝon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Galerio de transportaj perdoj - fotoj kaj rakontoj pri akcidentoj kun perdo de ŝarĝo