Ŝiplifto Niederfinow
Estas la plej malnova funkcianta ŝiplifto en germanio. Ĝi troviĝas en la proksimeco de Eberswalde kaj estas parto de Oder-Havel-Kanal. La diferenco inter la akvonivelo estas 36 m, kiun superas la lifto je 5 minutoj (20 minutoj kun la en/elŝipigo. La ŝiplifto mem altas 60 m, longas 94 m kaj larĝas 27m. La sinkiga mekanismo pezas 4290 tunojn, kiun tenas 256 kabloj kaj pelas 4 elektromotoj kun povumo de 75ĈP.
Ĝi estas protektita industria konstruaĵo.
Enhavo |
Historio [redakti]
La ŝipvojo Berlin–Stettin estis solene malfermita en 1914. Ĉe Niederfinow oni uzis 4 kluzojn por venki la altodiferencon. Ĉar la kluza kapacito baldaŭ estis tute eluzita, oni devis establi la ŝiplifton. Oni konstruis ĝin inter 1927 kaj 1934. La solena inaŭguro okazis la 21-an de marto 1934.
Hodiaŭ, ĝi havas la jaran kapaciton de 11.000 ŝipoj.
Literaturo [redakti]
- Haesler-Braun-Grotenwold: Karten des Großschiffahrtsweges, bautechnische Erläuterungen 1914
- Rudolf Schmidt: Festschrift zur Eröffnung des Hohenzollernkanals, 1914
- Rudolf Schmidt: Handel und Industrie am Großschiffahrtsweg Berlin-Stettin, 1914
Ligoj [redakti]
- Wasser- und Schifffahrtsamt Eberswalde: Schiffshebewerk Niederfinow, Neues Schiffshebewerk
- Wasserstraßen-Neubauamt Berlin: Schiffshebewerk Niederfinow
- Private Homepage über den Neubau eines Schiffshebewerkes in Niederfinow
- Auszeichnung als Historisches Wahrzeichen der Ingenieurbaukunst in Deutschland
Einzelnachweise [redakti]
Koordinatoj: 52°50′56″N 13°56′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 52.84889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">52.84889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <