Ŝo (litero)
El Vikipedio
Ŝo (
) estis litero aldonita al la greka alfabeto. Ĝi verŝajne prezentis sonon similan al angla "sh" //ʃ//. La nomo "ŝo" estas moderna; ĝia antikva nomo estas nekonata.
Ĝi estas simila aspekte al la anglosaksa kaj islanda latina alfabeta dorno (þ).
[redakti] Komputiko
Ŝo estis aldonita al Unikodo en versio 4.0 (2003), en majuskla kaj minuskla signoj dizajnitaj por moderna tipografio.
- Majuskla Ŝo estas kodata kiel U+03F7.
- Minuskla ŝo estas kodata kiel U+03F8.