Ŝoseo 1 (Afganujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Afgania Ringoŝoseo kaj ĉefaj projektoj apogitaj de Usono en Marto 2006.
Kabul–Kandahara Ŝoseo en la Provinco Vardak en 2010.

Nacia Ŝoseo 01NŜ01, formale nomita Ringoŝoseo (paŝtune د افغانستان حلقوي سړک; en dariaشاهراه حلقوی افغانستان), estas 2 200 km longa durela reta vojo cirkulanta ene de Afganio, konektanta la jenajn gravajn urbojn (laŭhorloĝe): Kabul, Maidan Ŝahr, Ghazni, Kandahar, Delaram, Herat, Maimana, Ŝebergan, Mazar-i Ŝarif, Pul-i Ĥomri kaj reen al Kabulo. Ĝi havas etendojn kiuj konektas kun Ĝalalabado, Bamijano, Ĥost, Laŝkar Gah, Zaranĝ (Ŝoseo 606), Farah, Islam Kala, Torghundi, kaj Kunduz. Ĝi estas parto de AH1, la plej longa ŝoseo de la Azia Reto de Aŭtoŝoseoj. Nacia Ŝoseo 01 konsistas el kvar ĉefaj partoj, NH0101 ĝis NH0104, ligantaj la ĉefajn ekonomiajn centrojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Application of Road Numbering System National Highway", [1] Arkivigite je 2017-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Ministerio de Publikaj Vorkoj (16a de Oktobro 2015)



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Afghanistan Ring Road en la angla Vikipedio.