Škoda Auto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de Škoda

Škoda Auto estas ĉeĥa firmao produktanta aŭtomobilojn. Ĝi estas unu el la plej malnovaj aŭtofabrikoj en la mondo. Ĝia historio komenciĝis jam en la 1890-jaroj, fondita de la biciklistoj Václav Laurin kaj Václav Klement. Unue ĝi produktis biciklojn, poste motorciklojn kaj ekde 1905 ankaŭ aŭtomobilojn. La nomo Škoda enkondukiĝis en 1925, kiam la granda ĉeĥa industria kompanio tiunoma aĉetis ĝin. Ekde 1991 ĝi apartenas al la germana konzerno Volkswagen AG.

Vidu ankaŭ