Aleksi Atanasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksi Atanasov
Persona informo
Naskiĝo
en Naoussa
Morto 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
Okupo
Okupo artisto
vdr

Aleksi Atanasov (greke Αλέξιος Αθανασίου) estas eminenta bulgara artisto kaj ikonpentristo de la 19-a jarcento, kiu laboris en Plovdiv kaj Stanimaka.[1][2] Asen Vasiliev difinas lin kiel „spertan zografon kun riĉa imagipovo".[1]

Aleksi Atanasov naskiĝis ĉirkaŭ la komenco de la 19-a jarcento en urbo Neguŝ, tiam en la Otomana Imperio.[1] Proksimume en 1830 li ekloĝis en la vilaĝo Supra Voden kaj poste translokiĝis al Stanimaka.[2] Lia subskribo estis „Izograf Vodenski“ (Izografo de Voden).[1] Verŝajne li studis ikonpentradon en metiejoj de Atono.[3]

Pentraĵo de Atanasov sur la norde muro de monakejo en Baĉkovo

En 1846 li pentris la nordan muron de la manĝohalo en la monakejo de Baĉkovo. La pentraĵo enhavas bildon de la monakejo en tekniko de inversa perspektivo (karakteriza por ortodoksaj ikonoj) dum religia procesio kun la miraklofara ikono de la virgulino.[2]

Aleksi Atanasov mortis ĉirkaŭ la 1880-a.[2] Omaĝe al li estas nomita strato en la urbo Asenovgrad, kie li plej longe loĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Асен Василиев. (1965) Български възрожденски майстори: живописци, резбари, строители, p. 620.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Елица Виткова. За творчеството на Алекси Изограф Воденски и Георги Данчов Зографина.
  3. Горноводенски манастир „Св. св. Кирик и Юлита“ (bulgare).