1-a epistolo al la korintanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 1-a epistolo al la korintanoj estas la 7-a libro de la nova testamento en la biblio.

Enhavo kaj strukturo

Paŭlo mallaŭdas skismojn kaj miskondutojn en la komunumo kaj memorigas al ĝi esencajn partojn de la kristana kredo kaj vivo.

Jen ebla dispozicio de la letero: [1]

  • Adreso kaj saluto (1 Kor 1,1-3)
  • Danko al Dio (1 Kor 1,4-9)
  • Skismoj en la komunumo (1 Kor 1,10 - 4,21)
  • Miskondutoj en la komunumo (1 Kor 5 - 6)
  • Ordo por la diversaj persongrupoj (1 Kor 7)
  • Paganaj oferoj, kristanaj Diservoj (1 Kor 8 - 11)
  • Spiritaj donacoj (1 Kor 12 - 14)
    • La alta kanto pri la amo (1 Kor 13)
  • La releviĝo de Kristo kaj de ni (1 Kor 15)
  • La fino de la letero (1 Kor 16)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung (Unuectraduko).
  2. Teksto en Esperanto

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • en: La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004

    Eksteraj ligiloj