10-spesdeka biblioteko Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eldonaĵo de 1922 de Vidaĵoj de Senlimo.

10-spesdeka Biblioteko Esperantista estis libroserio eldonita en la 1910a kaj 1920a jardekoj.

Oni prezentas la intencon de la serio en antaŭparolo en la unua volumo: "Je prezo malkara, laŭ oportuna poŝformato kaj presaranĝo, sur bona papero tiu-ĉi biblioteko prezentos krom verketoj literaturaj, praktikajn libretojn por la instruado, pri la propagando kaj statistiko de Esperanto kaj entute ĉiun traktaĵon komuninteresan."[1]

Ŝajne, la nomo de la serio iam ŝanĝis al Popola Biblioteko Esperantista.

Eroj de la serio[redakti | redakti fonton]

  1. Kongresa Parolado de Zamenhof ĉe la malfermo de la Sesa Universala Kongreso de Esperanto
  2. Propraj Nomoj en Esperanto, de Paul Gottfried Christaller / Esperantismaj versaĵoj: Dekdu originalaj versaĵoj[2]
  3. Libro de Kantoj, de Heinrich Heine (diversaj tradukistoj), 1911
  4. Esperanto kaj Ido (vidu Esperanto kaj Ido komparataj), G. Gautherot, trad. L. E. Meier.
  5. Vidaĵoj de Senlimo, originala popolscienca traktato, Marcel Finot, 1911
  6. Gentoj kaj Lingvo Internacia, memuaro, originale verkita de L.L. Zamenhof
  7. Esperantista Kantaro, originalaj esperantistaj kantoj kaj germanaj popolkantoj laŭ konataj melodioj.
  8. Fabloj de Lessing, el la germana lingvo tradukis L. E. Meier, dua eldono 1921
  9. Unuaj Esperantaj Satiroj, V. N. Devjatnin
  10. Unuagrada Legolibreto, de Karl Steier, 1918
  11. La Urso, de Ĉeĥov, trad. V. N. Devjatnin

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Vidaĵoj de Senlimo.

Citaĵo
 [...]enhavas en tri ĉapitroj tre kuriozajn sciencajn detalojn pri la senlimeco de ĉielo, pri la steloj kaj pri la suno. Eble ne novajn sciencajn faktojn kaj konojn alportas la verkisto sed tamen multegnombraj personoj scias nenion pri tiuj naturmirindaĵoj kaj kvankam scienca verketo ĝi estas tre alloge verkita kaj ĉiu samideano post legado estos ĝoja ĉar per bonstila agrabla legado li plivastigos siajn natursciencajn konojn. 
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.autodidactproject.org/esperanto2010/zamenhof1910-parolado1.html
  2. Ŝajne la dua volumo originale estis Propraj nomoj en Esperanto, sed poste oni anstataŭis Esperantismaj versaĵoj.