La urso
El Vikipedio
La urso (ruse: Medved) estas teatraĵo en unu akto de Anton Ĉeĥov. La verkisto mem taksis ĝin kiel "ŝerco" kaj verkis dum unu nokto. La premiero okazis la 28-an de oktobro 1888 en la teatro "Korŝ" (Театр Корша) en Moskvo. La titolrolon transprenis la fama aktoro N. N. Solocov, amiko de Ĉeĥov.
En Germanio okazis premiero la 12-an de Novembro 1900 en Berlino.
Esperanto [redakti]
La teksto estis tradukita de Vasilij Devjatnin en 1911, kiu prezentis la teatraĵon dum la 8-a UK en Krakovo 1912 kun tri rolantoj el tri landoj:
- ruso Vasilij Devjatnin
- anglino F. L. Adela Schäfer, supozeble Louisa Frederica Adela Schafer
- turko R(oman) Rifaat
Laŭ revuo Esperanto 1912, p. 232, la prezento okazis dum familia vesperfesto en la festhalo de le Arkitektura Ekspozicio merkrede. La traduko aperis 1925 kiel broŝuro.
Teksto [redakti]
- La urso (Medved),: komedieto en unu akto, Tabarz : Esperanta Komerca Servo, [ĉirkaŭ. 1925], 15 p. Popola Biblioteko Esperantista n-ro 11 ÖNB (tradukita el la rusa komedio de Anton Ĉeĥov, prezentita dum la 8-a UK en Krakovo)