12-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 12-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1951 en Terrassa, Katalunio, Hispanio. Temis pri la unua permesita hispana kongreso de Esperanto ekde la Hispana Enlanda Milito kaj ties lasta kongreso en 1936.

Kiel antaŭkongreso la Kuracista Esperanto-Asocio, sekcio de HEF, organizis Medicinan Kunvenon Esperantistan en la Medicina Kolegio de Barcelono, kio aperis en gazetoj.

Dum la kongreso okazis diservo en romanika preĝejo, festeno, folklora festo kaj literatura konkurso. La ekskurso celis al la Monaĥejo Montserrat.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.