Deksep momentoj de printempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

17 momentoj de printempo (Ruse: 17 мгновений весны) - fama soveta spiona filmo. Ĝi havas 12 seriojn kaj temas pri soveta spiono, kiu mirakle okazis laborante inter germana SD dum lastaj monatoj de la dua mondmilito.

Enhavo

Kelkaj naziaj estroj, komprenante, ke Hitlero baldaŭe malvenkos, provas amikiĝi kun Usono kaj Britio sen sciigi Sovetunion pri ĉi tiu ideo. La soveta spiono Stirlitz scias pri ĝi kaj provas malamikigi diferencajn naziajn estrarojn per ĉi tiu afero.

La ĉefa nazia estro, kiun Stirlitz uzas por malamikigi germanan estraron, estas Martin Bormann. Kun Stirlitz alianci volas ankaŭe la gestapano Heinrich Müller, kiu donas al Stirlitz longan lecionon pri tio, kiel luktos nazia ideo sub estro de Bormann post malvenko de Hitlero. Antaŭ Bormann mesaĝu al Hitlero pri malfidelo la malfidelantoj mensogas al Hitlero, ke ilia celo estus alia, kaj la teamo de Bormann malvenkis.

Sed Stalino ricevas pruvojn pri la afero kaj insultas Usonon kaj Brition pri ilia ideo. La ideo malsukcesas. La naziaj estroj, kiuj estis aliancoj de Stirlitz (Bormann kaj Müller), eskapas punon, kaj ne estas sciata, kien ili malaperas (same okazis reale).

Interese

La filmo estas senkolora. Ĉi tio helpis al aŭtoroj meti en filmon realajn videojn anstataŭ aktori (saman manieron oni uzis, ekzemple, en la filmo Hunde, wollt ihr ewig leben?).

"Vera arjo" Heinrich Müller estas aktorita de Leonid Bronevoj, kiu estas judo. Dum verko aŭtoroj ne havis foton de reala Heinrich Müller. Poste okazis, ke reala Heinrich Müller aspektas tute alie. Ne tre ĝuste aspektas ankaŭe Karl Wolf. Sed kelkaj gravaj naziistoj aspektas ĝuste, kaj familianoj de ili laŭdis aŭtorojn pro ĉi tio (ekzemple, ĉe Schellenberg).

Bormann estas aktorita de fama soveta poeziisto-kantisto Vizbor.

Stirlitz (Isajev) estas nereala persono, sed la provo de naziistoj amikiĝi kun Usono kaj Britio sen Sovetunio vere ekzistis. Vere apartenis ĝin Karl Wolf.

La filmo estis tre populara Sovetunie, kaj dum oni ĝin montru per televido eĉ kriminalaĵoj maloftiĝis.

Oni kreis koloran version de filmo per modernaj komputiloj. Sed ne ĉiu ŝatas la aferon. La aktoro Tiĥonov, aktorinta s-ron Stirlitz, nomis la aferon "insulto". La versio estas iom malpli longa ol originalo (oni opinias, ke originalo enhavis multon da negravaĵoj) kaj imaga kadro estas aliigita por modernaj komputilaj ekranoj (la aliigo iom pereigis imagon).