222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj
222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj
222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj
Aŭtoro Laŭlum
Eldonjaro 1995
Eldoninto Ĉina Esperanto-Eldonejo
vdr

222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj estas verko de la ĉina verkisto kaj esperantisto Li Shijun (Laŭlum), ĉine 李士俊 Lǐ Shìjùn. Temas pri libro celita al pedagogio,[1] ties stilo estas por komencantoj. La unuaj poeziaĵoj estas simplaj, laŭ strukturo, nur kvar versoj foje kaj ĉiam mallongaj, dum post la unua cento, ili ekkomplikiĝas laŭ temo, pli malsimpla, kaj etendo, ĝis unu aŭ du paĝoj. La versofarado celas ĉefe la rimon, dum la esprimo de persona emocio apenaŭ brilas.

Laŭ la titoloj kaj dekomence, kelkaj ekzemploj estas la jenaj: La alfabeto, Avo botojn ciras ĉiam, Mateno, Vespera stelo, Kamparo verdas, Bonvenon! bonvenon!, Unu kapo, Saluton, Kalkulu, Lernadu vortojn, Ventumilo ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte en la antaŭparolo mem la aŭtoro konfesas ke li celas lernilon: paĝo 1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Laŭlum, 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1995. 128 paĝoj.