45-a simfonio (Haydn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simfonion no 45 en f#-minoro Joseph Haydn komponis en la jaro 1772. Ĝi havas la titolon „Abschiedssinfonie“ (adiaŭa simfonio), tamen la nomo ne devenas de Haydn mem.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La simfonion oni ofte enordigas en la Sturm-und-Drang-epokon (ekz. Holland 1987[1]). Finscher (2000)[2] tamen rifuzas la enordigon en la kuntekston de Sturm-und-Drang: „Kun la junularmovado de la literatura Sturm und Drang, kiu nur mallonge vivis kaj en Esterhaza same kiel en la tuta habsburga kortega kulturo nur malfacile estis perceptata (…), la minoraj simfonioj de Haydn havas nenion komunan – sed tamen kun la ĝenerala tendenco, pliriĉigi,profundigi, ja entute paroligi la lingvaĵon de la simfonio per minoraj tonaloj kaj la transpreno de elementoj el la operlingvaĵo kiel orkestra tremsono, sinkopoĉenoj, grandaj intervaloj, abruptaj kontrastoj kaj recitativecaj formuloj.“

La verko montras la signojn de eksperimentado tipajn por la tiama krea fazo de Haydn:

  • ĝi estas la ununura simfonio de Haydn en la por simfonioj tute nekutima tonalo f#-minoro;
  • diferencigitan dinamikon: 1-a kaj 4-a movimentoj;
  • diferencigitan ritmaron per sinkopoj: 4-a movimento;
  • disonancojn: 1-a kaj 4-a movimentoj;
  • nekutiman longan kaj „unutonan“ 2-an movimenton;
  • nekutiman finaĵon de la simfonio per adaĝo, en kiuj la instrumentoj ĉesas ludi unu post la alia.

Pluaj tipaj, „nekutimaj“ simfonioj de la Sturm-und-Drang-periodo estas ekz. no 44 e-minora, no 46 B-maĵora, no 47 G-maĵorano 49 f-minora. Finscher (2000) [3] diskutas similecon de la simfonio no 45 kun la simfonioj no 44 kaj no 46.

La titolo „Abschiedssinfonie“ mankas en la manskribaĵo. Ĝi verŝajne ekestis en Parizo, kiam en aprilo 1784 oni prezentis la verkon kadre de la lasta koncerto de la „Concert spirituel“ kiel „nouvelle symphonie, analogue à la circonstance“ .[3]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ensemblo: 2 hobojo, 2 kornoj: unu en A, unu en E (en la 3-a movimento en F#); 2 violonoj, vjolo, violonĉelo, kontrabaso. Fagoto nur en la 4-a movimento estas aparte notita, tamen verŝajne ĝi ankaŭ ludis – kiel ankaŭ la klaviceno - dum la aliaj movimentoj por la plifortigo de la basvoĉo laŭ la tiam kutima koncertpraktiko.
Daŭro: ĉ. 25-33 minutoj (depende de la konsiderado de la preskribitaj ripetadoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D. Holland (1987): Joseph Haydn. In: A. Csampai; D. Holland (Hrsg.): Der Konzertführer. Orchestermusik von 1700 bis zur Gegenwart. Rowohlt Verlag, Reinbek bei Hamburg: 77-147.
  2. Finscher, L. (2000): Joseph Haydn und seine Zeit. Laaber-Verlag Regensburg, 558 S.
  3. 3,0 3,1 Finscher, L. (2000): Joseph Haydn und seine Zeit. Laaber-Verlag Regensburg, 558 S.

Literaturo, notoj[redakti | redakti fonton]

  • Webster, J. (1991): Haydn´s „Farewell“ Symphony and the Idea of Classical Style. Through-Composition and Cyclic Integration in his Instrumental Music. Cambridge Studies in Music Theory and Analysis 1, Cambridge (diese Quelle wurde für diesen Artikel nicht durchgesehen)
  • J. Haydn: Sinfonie XVIII Fis Moll. Wiener Philharmonischer Verlag A. G., Nr. 38, Wien(Taschenpartitur von ca. 1950. Die römische Zahl 18 bezieht sich auf die alte Breitkopf´sche Ausgabe.) Aktuell sind Partituren dieser Sinfonie z. B. bei Philharmonia oder Eulenburg erhältlich.