A&M Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A&M Records
diskeldonejo vd
Dum 1962 - 1999
Fondintoj Herb Alpert • Jerry Moss vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Usono
Posedata de Universal Music Group vd
vdr
A&M Studioj-a ĉefpordego 1988
La antaŭaj regiono kaj studioj nun estas uzitaj fare de la Jim Henson Company
Herb Alpert kaj la Tijuana Brass: This Guy’s In Love With You en famega disko de A&M Records

A&M Records estis usona muzikeldonejo kiu estis komencita en 1962 kaj ekzistis ĝis 1999.

La firmao estis komencita fare de Herb Alpert kaj Jerry Moss [1]. La firmao unue estis nomita Carnival Records, kaj ili publikigis du unuopaĵojn sub tiu nomo antaŭ malkovri ke alia etikedo prenis tiun nomon antaŭ ili. La firmao tiam estis renomita A&M, post la inicialoj de Alperts kaj Moss. De 1966 ĝis 1999, la ĉefsidejo kaj studio de la firmao estis en la sama loko kie Charlie Chaplin havis siajn studiojn, ĉe 1416 Norda La Brea Avenuo, ĉe Sunset Boulevard en Holivudo [2]. La firmao estis aĉetita fare de PolyGram en 1989, sed daŭre ekzistis sub sia propra nomo. En 1998 ĝi estis vendita al Seagram, kaj iĝis parto de la Universal Music Group kiu nun estas parto de la franca amaskomunikilaro kaj komunika grupo Vivendi.

La regiono de A&M sur La Brea Avenue fermiĝis en januaro 1999, kaj kiel parto de la adiaŭfesto, dungitoj metis funebrantajn rubandojn super la A&M-signo super la ĉefenirejo por marki la finon de la firmao. La antaŭaj A&M-studioj nun enhavas la Jim Henson Company. La plej multaj dungitoj estis maldungitaj, post jardekoj da dungado, kaj kelkaj famaj artistoj foriris al aliaj firmaoj. La plej famaj kiuj restis al Universal estis Sting, Sheryl Crow, Bryan Adams kaj Chris Cornell.

Famaj artistoj ĉe A&M Records[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]