Aĥalkalako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aĥalkalako (kartvele ახალქალაქი Nova Urbo; armene Ախալքալաք, Aĥalkalak, turke Ahılkelek estas malgranda urbo de la sudorienta regiono Samcĥo-Ĵavaĥeto de Kartvelio kun ĉ. 60,975 loĝantoj. La urbo troviĝas je 30 kilometroj de la turka landlimo. 90 procento de la loĝantoj estas armenoj post la forpelo de la mesĥetaj turkoj en 1944. La urbo transiris de la osmanidoj al la rusoj post la Ruso-Turka Milito (1828-1829).