Aŭtonoma Muziknotado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtonoma Muziknotado, elpensita de belga esperantisto kaj komponisto Jean Hautstont[1], celas ĝeneralan revizion de la muzika signaro. Laŭ aserto de ĝiaj adeptoj A. M. N. estas "la ununura plena solvo de la problemo de la reformo de la muzikskribo per la reguligo kaj la plisimpligo de la signaro.“ Por disvastigo de A.M.N. servas internacia societo kiu uzas ankaŭ Esperanton kaj kies gvidanto estas L. Cogen[2].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Por anstataŭi la nuntempan muziknotado kiu posedas 55 signojn reprezentantaj 12 sonojn fundamentajn nomataj per 7 notoj, la aŭtoro elpensis novan notadon sur trilina liniaro kun 12 signoj reprezentantaj la samajn 12 fundamentajn sonojn nomataj por 12 nomoj.

Ne havante specialan kompetentecon pri tiu temo, ni ne povas funde analizi tiun elpensaĵon, sed ne timante kontraŭdiron ni kuraĝas aserti, ke niaj infanoj certe multe pli ŝatus la lernadon de muziko se ili ricevus kiel lernilon tiun simplan skribitan reprezenton de la diversaj elementoj de la sonaro. Kun la aŭtoro ni pensas ke per lia metodo la eklerno de la muziklegado ne plu estas amaso de malfacilaĵoj por la plendinda kapeto de la junaj eklernantoj. La elpensitaĵo estas patronata de internacia komitato kiu konsistas el famaj muzikprofesoroj, kritikistoj, sciencistoj, k. t. p., kiu petas ke ĉiuj interesuloj penu kun ĝi, por helpi ĝin morale kaj fakte por la disvastigo de la aŭtonoma muziknotado.

La klopodo estas interesega, pristudinda kaj subteninda. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (hispana) Naixements,
  2. L. Cogen, La demando pri la plibonigo de la Aütonoma Muziknotado, Belga Esperantisto nro 081-082 (nov-dec 1921), p. 194-201

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]