Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao
La Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao - origine angle Autonomous Region in Muslim Mindanao (ARMM) - estas administra regiono en la sudo de la ŝato Filipinoj. Ĝi kovras parton de la insulo Mindanao, kaj teritorion de pluraj insularoj en ties sudokcidento, inter la insuloj Mindanao kaj Borneo. La regiono, kiel indikas la nomo, havas pligrandparte islamanan loĝantaron. Kiel sola el la sume 13 administraj regionoj de la Filipinoj, la Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao havas partan aŭtonomion, propran registaron kaj propran parlamenton. Sidejo de la regiona administrejo estas la urbo Kotabato (Cotabato City).
La regiono subdividiĝas en la provincojn Basilano (Basilan), Suda Lanao (Lanao del Sur), Magindanao (Maguindanao), Suluo (Sulu) kaj Tavi-Tavio (Tawi-Tawi).