Aŭtonoma nerva sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭtonomavegetativa nerva sistemo (mallonge ANS respektive VNS), estas parto de la periferia nerva sistemo. Ĝi diferenciĝas de aliaj partoj de la periferia nerva sistemo, la motoraj kaj sentaj nervaj fibroj, en tio ke per la aŭtonoma nerva sistemo estas transdonataj "aŭtonomaj" enkorpaj regulikaj mekanismoj sen la eblo rekte konscie influi tiujn procesojn. La nomon "aŭtonoma nerva sistemo" enkondukis la brita fiziologo John Newport Langley (1852–1925). La resta parto de la periferia nerva sistemo kontraŭe ebligas konsciajn, racie kontrolitajn reagojn de la korpo. La diferencigo de la periferia nerva sistemo en tiujn du kategoriojn tamen estas arbitra: la aŭtonoma nerva sistemo nur havas relativan, certagradan funkcian sendependecon de la centra nerva sistemo kaj ja intense interplektiĝas.

Per la aŭtonoma nerva sistemo - cele al konservo de la organisma homeostazo - kontroliĝas vivnecesaj funkcioj kiel korbato, spiro, sangopremo, digesto kaj metabolo. Ankaŭ aliaj organoj kaj organsistemoj estas influitaj de la aŭtonoma nerva sistemo, ekzemple la reprodukta sistemo, diversaj specoj de glandoj, la angia sistemo (sangopremo) aŭ la internaj okulaj muskoloj (pupila reago).

Laŭ funkciaj kaj anatomiaj aspektoj la aŭtonoma nerva sistemo dividiĝas je

De la aŭtonoma nerva sistemo diferencigendas la tiel nomata "intesta nerva sistemo", kiu kontraŭe al la simpatiko kaj parasimpatiko multe malpli estas interplektita kun kaj reguligita de la centra nerva sistemo.

Efiko

La simpatika kaj parasimpatika sistemoj havas kontraŭajn efikojn. Per la simpatiko estas donataj impulsoj aktivigaj, instigaj, dum la parasimpatiko peras ripozigajn, digestajn, laŭ korpa agado malaktivigajn impulsojn. Konsidere la pupilan reagon de la okuloj la du partaj sistemoj tamen kunagas, ne kontraŭagas.