A Tarde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A Tarde (portugallingve: "La Posttagmezo") estas gazeto publikata ĉiutage en Bahio, Brazilo. Ĝin fondis la ĵurnalisto kaj politikisto Ernesto Simões Filho la 15-an de oktobro 1912. Ĝi estas nuntempe la plej malnova ankoraŭ publikata gazeto de Bahio, kaj la plej granda de la brazilaj regionoj norda kaj nordorienta.

Ĝia sidejo situas ĉe la strato Professor Milton Cayres de Brito, n-ro 204, kvartalo Caminho das Árvores, en Salvador.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]