Abatejo Abingdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La longa galerio de Abatejo Abingdon

Abatejo Abingdon estis benediktana abatejo en Abingdon (Oxfordshire).

Ĝi estis fondata en 675 de la reĝo de Wessex por 12 monaĥoj, kaj sekvaj reĝoj de Wessex faris donacojn al la abatejo. Dum la regado de Alfredo la Granda, la danoj disrabis ĝin kaj poste Alfredo konfiskis ĝiajn bienojn ĉar la monaĥoj ne pagis sufiĉe da mono al li post kiam li forpelis la invadintojn. Tamen la abatejo reprosperiĝis.

En 1084 Vilhelmo la Konkerinto pasis paskon ĉe la abatejo, kaj poste lasis sian filon Henrikon tie por edukiĝi.

Inter la abatoj estis Aethelwold de Winchester (10-a jarcento). La lasta abato estis Thomas Pentecost (aŭ Thomas Rowland) kiu estis inter la unuaj anglaj ekleziuloj kiu agnoskis la rajton de Henriko la 8-a (Anglio) estri la anglan eklezion. En 1538 li kaj la monaĥoj cedis la abatejon al Henriko. Ĵus antaŭ ĝia fermiĝo, la enspezoj de la abatejo estis iom sub 1,900 funtoj - granda sumo en tiu epoko.

Pluraj restaĵoj de la abatejo ankoraŭ videblas, inkl. la longa galerio. Kie situis la preĝejo nun estas parko.