Abatejo Saint-Germain-des-Prés

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de la preĝejo

La abatejo Saint-Germain-des-Prés estas malnova, parte malaperita abatejo lokita en la 6-a arondismento de Parizo. Ĝi estis fondita sur la loko kie antaŭe stariĝis preĝejo, kaj fariĝis la tombejo de la merovidaj reĝoj de Neŭstrio.

Restas nur hodiaŭ la preĝejo de la abatejo.

Enhavo

[redakti] Historio

La abatejo estis fondita je la 6-a jarcento fare de la filo de Kloviso la 1-a, Childebert la 1-a (551-558). Sub reĝa protekto, la abatejo fariĝis unu el la plej riĉaj en Francio. Plimulto el la konstruaĵoj estis detruitaj dum la franca revolucio pro salpetra eksplodo : hodiaŭ, nur restas la preĝejo Saint-Germain-des-Prés.

[redakti] Kvartalo

La preĝejo interne.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Saint-Germain-des-Prés.

La abatejo donis sian nomon al la ĉirkaŭa kvartalo, Saint-Germain-des-Prés. Sed la areo estas iasence ankaŭ parto de la Latina Kvartalo, ĉar la etoso restas tre intelekta.

[redakti] Famuloj

La filozofo René Descartes estas entombigita sub unu el la flankaj kapeloj de la preĝejo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj