Absoluta ablativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la latina gramatiko, la absoluta ablativo (latine ablativus absolutus) estas participa frazelemento kiu normale konsistas el unu participo kaj unu substantivo, ambaŭ en la ablativo. Ĝi ne havas rektan ekvivalenton en Esperanto. Oni kutime devas traduki ĝin per subfrazo.

Ĝi estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: Iove venienti, ...: "Dum Jupitero venas, ..."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]