Absoluta avantaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekonomiko > Internacia komerco > Absoluta avantaĝo


Absoluta avantaĝo signifas, ke iu homo (lando, entrepreno) estas en certa sfero (fako, agado) pli bona ol aliaj homoj (landoj, entreprenoj). Specialigo (kaj interŝanĝo) bazata sur absoluta avantaĝo estas aplikata en internacia komerco.

Vere ne ekzistas daŭra absoluta avantaĝo. Ekzemple, en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, Brazilo produktis preskaŭ la tutan kaŭĉukon en la mondo, ĉar estas kaŭĉukarboj nur en naturaj tropikaj ĝangaloj, kaj havis absolutan avantaĝon en tiu produktado. Sed Angloj kaj Nederlandanoj malkovris manieron planti kaŭĉukarbojn en siaj kolonioj en Azio, kaj Brazilo perdis rapide la avantaĝon kaj hodiaŭ eĉ aĉetas kaŭĉukon de fremdlandoj.

Rilataj temoj