Abstino de viando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La abstino de viandomalgrasa tago estas unu de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio kiu devigas ne manĝi viandon la vendredon kaj la aliajn tagojn ordonitajn. La fiŝaro estas permesita dum la periodoj de abstino, pro tio la vendredo estas la tago de pli granda vendo de fiŝoj en la landoj kun sufiĉa ĉeesto de katolikoj.

La abstino reiras al epokoj tre antikvaj, origine ĝi estis praktikita plurtage dumsemajne, poste oni ĝin koncentrigis nur en la vendredo, elektita konsiderante la jesua pasiona vendredo. Kun la protestanta reformacio la abstino de viandoj fariĝis distinga signo inter katolikoj kaj reformaciuloj, tre sentita de la popoloj kaj reeĥiĝanta, laŭ iuj, ankaŭ en dramoj de William Shakespeare.

La normoj pri abstino, kune kun tiu de la fasto, estis fiksitaj de la apostola konstitucio "Paenitemini" de papo Paŭlo la 6-a de la 17-a de februaro 1966, kaj de la kodo de kanona juro (kan. 1249 kaj sekvaj), sed ili povas esti plue modifitaj de la Episkoparaj Konferencoj.

Laŭ la eklezia normo (vidu: eklezia fasto), la latinaj fideluloj estas devigataj al abstino de viando aŭ de alia nutraĵo, laŭ indiko de la episkopara konferenco[1] en ĉiuj kaj unuopaj vendredoj de la jaro, kondiĉe ke tiuj ne koincidu kun la tago honorata de liturgia solena festo laŭ la Liturgia jaro de la Katolika Eklezio. La cindra merkredo kaj la Sankta Vendredo postulas faston kaj abstinon, la Sankta Sabato ilin nur konsilas. La normo de la fasto devigas la fidelulojn kiuj jam transiris la dekokan aĝon, [2] kaj ĉesas devigi kiam la fidelulo atingas la sesdekan jariĝon; la normo pri la abstino devigas ekde la finiĝo de la dekkvara jariĝo. Tamen la fideluloj estas liberigitaj, en determinitaj kazoj, el la devo fasti kaj abstini. Ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento la disciplino de la abstino de viando malpermesis manĝi ovojn kaj kaj laktaĵojn, hodiaŭ ne plu; tamen hodiaŭ estas ordonita ankaŭ la abstino de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiuj, laŭ prudenta juĝo, estas tro rafinitaj kaj multekostaj. La tuto de tiuj normoj okupas la 4-an postenon, en la Katekismo de la Katolika Eklezio, de la kvin preceptoj de la Katolika Eklezio ("En la tagoj fiksitaj de la Eklezio abstinu de viando kaj respektu la faston").

Interrompita pro evidentaj motivoj dum la dua monda milito, la abstino fariĝis ĉiam malpli konsiderata ĉe la katolika popolo. Tial iuj episkoparaj Konferencoj, kiel tiu itala, konformiĝis al la nova sento kaj akceptis la anstataŭon de la abstino kun malsama formo de humiliĝo en ĉiuj vendredoj, escepte de tiuj karesmaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodo de Kanona Juro, kanono 1251
  2. Antaŭe, praktike, la limo fiksita estis 21 jaroj. Tiel memorigas Tomaso de Akvino, Summa Theologiae, II-II, 147; kaj preskribis la Katekismo de Pio la 10, 487. La nova limo estis enkondukita kune kun la Kodo de Kanona Juro de 1983.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Latinligva Apostola Konstitucio Paenitemini]