Abstraktismo
Abstraktismo (aŭ abstrakta arto) estas artobranĉo, kiu aperis komence de la 20-a jarcento, kiam la pentristoj foriĝis de la ripetado kaj stilo de la ĝistiamaj pentristoj. Oni parolis pro tio pri "senobjekta arto", kaj la konvinkitaj pri abloluta pentroarto.
Abstraktismo ekis ĉirkaŭ 1910 kaj travivis la tutan 20-an jarcenton paralele kun aliaj stiloj. Ĝi enkalkulas multajn skolojn pli aŭ malpli efemerajn, kun pli aŭ malpli famaj nomoj: rusa konstruismo, okcidenteŭropa lirika abstraktismo, usona aga pentrado kaj aliaj.
Ecaro
Ebstraktismo estas precipe pentra kaj skulpta nefigura stilo. Ĝi alternis inter pli severa, geometria aspekto trovebla ĉe la rusaj kaj germanaj iniciatintoj, pliposte en minimumismo, kaj pli libera aspekto trovebla ekzemple en okcidenteŭropa kaj usona makulaj kaj gestaj verkoj.
Fama ekzemplo de tiu dua aspekto estas la vastegaj pentraĵoj de Jackson Pollock, sur kiuj li promenis, ellasante la farbojn rekte el potoj aŭ ŝprucigante ilin per la peniko, tiel kreante platan spacon kun ĉie egale fortaj partoj, kun efekto de ĉiokovro (all over).
Abstraktismo longe eminente prezentis kaj ankoraŭ certagrade prezentas arton por elito, kiun ordinara publiko malakceptas.
Artistoj
- César
- Vasilij Kandinskij
- Paul Klee
- Kazimir Maleviĉ
- Piet Mondrian
- Henry Moore
- Francis Picabia
- Jackson Pollock
- Mark Rothko
- Antoni Tàpies
- Zao Wou-Ki
Abstraktaj pentristoj
- František Kupka (1871-1957)
- Vasilij Kandinskij (1866-1944)
- Piet Mondrian (1872-1944)
- Vojtěch Preissig (1873-1944)
- Paul Klee (1879-1940)
- Auguste Herbin (1882-1960)
- Hans Arp (1887-1966)
- Roger Bissiere (1888-1964)
- Alberto Magnelli (1888-1971)
- Hilla von Rebay (1890-1967)
- Joan Miró (1893-1983)
- Enrico Prampolini (1894-1956)
- Geer van Velde (1897-)
- Hans Hartung (1904-1989)
- Willem de Kooning (1904-)
- Giuseppe Santomaso (1907-1990)
- Gustave Singier (1909-1984)
- Alfred Messanier (1911-)
- Gottfried Goebel (1906-)
- Maria Helene Vieira de Silva (1908-1992)
- Afro (1912-1976)
- Jackson Pollock (1912-1956)
- Jean-Paul Riopelle (1923)