Achal Prabhala
El Vikipedio
Achal Prabhala estas verkisto, aktivulo kaj barata reserĉisto loĝanta nuntempe en Bangalore (Karnatako, Barato). Li estas ĉefe konata dank'al sia laboro pri la kopirajtoj rilate al medicino kaj kono. Krome li estas membro de la administra konsilantaro de la Centro por la Interreto kaj la Socio (en la angla: Center for Internet and Society) kaj de la Advisory board de la Fondaĵo Wikimedia.