Adam Jodko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-J

Adam JODKO, naskiĝis la 24-an de decembro 1892, estis polo, sovetiano, arĥivsciencisto kaj membro de la Lingva Komitato de 1925 ĝis 1933.

Jodko estis Esperantisto de 1910. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto li estis "kompetenta laboranto de Centra Komitato de SEU (Moskvo kaj Minsko)".

Li tradukis "La Faktoron" de Turgenev, 1914 kaj verkis propagandan broŝuron.

En sia aŭtobiografieto li nomas sin "litovpolgermano, naskiĝinta en Belarusio, loĝanta en Rusujo kaj konfesanta religion de Kalvino".

Eksteraj ligiloj