Adiaŭ Lenino!
Adiaŭ Lenino! (aŭ originale Good bye, Lenin!) estas mallume komedia germana filmo el la jaro 2003 pri juna viro, kiu ne kuraĝas malkaŝi al sia patrino, ke la komuniste gvidata Germana Demokratia Respubliko (GDR) ne ekzistas plu, ĉar ŝi estis lojala komunisto. Wolfgang Becker direktis la filmon, kaj la ĉefaj aktoroj estas Daniel Brühl, Katrin Saß, Chulpan Khamatova, Maria Simon kaj Florian Lukas. Reĝisoro de la filmo estis Wolfgang Becker, kaj la scenaron verkis Bernd Lichtenberg.
La subtitolo estas "Die DDR lebt weiter - auf 79 qm!" (germane, GDR pluvivas - sur 79 kvadrataj metroj!)
Konciza enhava resumo
La filmo okazas en Orienta Berlino dum la jaroj 1989 kaj 1990. La patrino de Alexander Kerner, Christiane, arda partiano de la Socialista Unueca Partio de Germanio, falas en komaton ĵus antaŭ la falo de la Berlina Muro, post koratako kiun ŝi havis kiam ŝi vidis policistojn kiuj batis la filon ĉe protesto kontraŭ la registaro.
Post ok monatoj ŝi finfine vekiĝas el la komato, sed ŝi estas tre malforta, korpe kaj mense. La kuracistoj diras ke kiu ajn alia ŝoko kaŭzus plian koratakon. La filmo bildigas la provon de ŝia familio, kaj ĉefe de Alex, ŝajnigi ke la Muro aktuale ne falis.